Invado de Alĝero en 1830

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Luktado ĉe la pordegoj de Alĝero.

La Invado de Alĝero en 1830 estis grand-skala militoperaco laŭ kiu la Regno de Francio, regata de Karlo la 10-a, invadis kaj konkeris la Otomana Regentaĵo de Alĝero. Alĝero estis estanta provinco de la Otomana Imperio ekde la Kapto de Alĝero (1529) fare de Hajredin Barbarosa.

Diplomatia incidento en 1827, nome la tiel nomita "Afero de la Ventumilo" kiam la Bejo frapis la konsulon Deval per vipa ventumilo, utilis kiel ekskuzo por eki blokadon kontraŭ la haveno de Alĝero. Post tri jaroj de halto kaj pli serioza incidento en kiu franca ŝipo portanta ambasadoron al la dejo kun propono por negocado estis bombardita, la francoj decidis ke necesas pli forta agado. Karlo la 10-a krome bezonis eviti atenton el la tumultemaj francaj internaj aferoj kiuj finis per lia elpostenigo dum la lastaj stadioj de la invado okazinta en la Julia Revolucio.

Abd El-Kader.

La invado de Alĝero ekis la 5an de julio 1830 per ŝipa bombardado fare de ŝiparo estrita de la Admiralo Duperré, kaj surteriĝo de trupoj regata de Louis Auguste Victor de Ghaisne, grafo de Bourmont. La francoj rapide venkis sur la trupoj de Hussein Dejo, la Otomana reganto, sed disvastiĝis inidĝena rezistado. Tio rezultis en longdaŭra militkampanjo, dum pli ol 45 jaroj, por forigi ĉian popolan opozicion al la koloniigado. La tiel nomita "pacigo" estis markita de rezistado de figuroj kiaj Ahmed Bejo, Abd El-Kader kaj Lalla Fatma N'Soumer.

Estas malfacile kalkuli la mortojn okazigitajn de tiu invado, sed oni ĉirkaŭkalkulas iom pli ol 400 inter francoj kaj el 600 al 1500 inter indiĝenoj.

La invado markis la fino de kelkaj jarcentoj de Otomana regado en Alĝerio kaj la komenco de Franca Alĝerio. En 1848, la teritorioj konkeritaj ĉirkaŭ Alĝero estis organizitaj en tri département, difinante la teritoriojn de nuntempa Alĝerio.