Iofon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iofon
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno
Familio
Patro Sofoklo
Frat(in)o Ariston
Okupo
Okupo poeto • tragediverkisto
vdr

Iofon (en greka, Ἰοφῶν) estis verkisto de tragedioj en la Antikva Grekio, devena el Ateno. Li estis filo de Sofoklo kaj de Nikostrata. Li verkis pli ol 50 tragedioj, kiuj ne konserviĝis. En al konkurenco de la jaro 428 a.n.e. li atingis la duan premion malantaŭ Eŭripido (kiu partoprenis tiun jaron per sia tragedio Hipolito) kaj antaŭ Ion de Ĥio, sed oni akuzis lin, ke li estis helpita de sia patro, Sofoklo.[1]

Kelkaj titoloj de tragedioj liaj estas konataj per la Suido: nome La Bahĥantinoj,​ La detruo de Iliono,​ Aĥilo,​ Telefo,​ Akteono,​ Deksmeno kaj Penteo.[2]

Oni diris, ke Iofon diris pri sia patro, kiam tiu estis 90-jarulo, ke li estis jam senigita de racio kaj ke li ne povis administri siajn havaĵojn. La tribunalo tamen senkulpigis Sofoklon kiam tiu, por pruvi sian lucidecon, legis parton de sia tragedio Edipo en Kolono.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aristófanes: Las ranas, eldono de José García López, p. 78, Murcia: Universidad de Murcia, 1993, ISBN 84-7684-435-2.
  2. Máximo Brioso Sánchez kaj Antonio Villarrubia Medina: Aspectos del teatro griego antiguo, pp. 55 kaj 61, Sevilla: Universidad de Sevilla, 2005, ISBN 84-472-0848-6.
  3. Braulio Foz: Literatura griega: esto es, su historia, sus escritores y juicio critico de sus principales obras, p. 45, Zaragoza: Vicente Andrés (1854).
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Iofonte en la hispana Vikipedio.