Iolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iolao (maldekstre) tenas sagojn de Heraklo, dum la heroo (ekster bildo) batalas kontraŭ nemea leono, la batalon observas Hermeso (dekstre). Ilustraĵo kreita proksimume 500 a.K.

Iolao (helene Ἰόλαος, latine Iolaus) estis en la helena mitologio filo de Herakla duonfrato Ifikleso kaj lia edzino Aŭtomeduso.

Iolao estis forta kaj aŭdaca junulo, kiun Heraklo invitis por plenumi la duan taskon de la reĝo Eŭristeo. Temis pro mortigo de t.n. lerna Hidro, monstro, kiu detruis ĉion vivan ĉirkaŭe de la urbo Lerno en Argolando.

Kaj Iolao estis valora helpanto. Kiam Heraklo dehakis unu el naŭ drakaj kapoj de Hidro kaj sur ĝia loko elkreskis du novaj, Iolao bruligis proksiman arbaron kaj per brulantaj arbotrunkoj forbruladis la monstrajn kapojn kaj pro tio do ne povis elkreskadi la novaj kapoj. Li ankaŭ paralizis grandegan kankron, kiun por helpi al Hidro sendis la diino Hero, precipa malamikino de Heraklo.

Iolao restis amiko de Heraklo ankaŭ post tiu ĉi komuna batalo kaj eĉ kiam Heraklo plenumis siajn pluajn taskojn. Li ankaŭ dediĉis sin al lia edzino Megaro, tiagrade, ke li poste ekamis ŝin. Heraklo post reveno al li sian unuan edzinon lasis, ĉar tiutempe li mem jam serĉis ion alian.

Kiam multe pli malfrue Heraklo pro malfeliĉaj cirkonstancoj mortis per kruela morto, kiun preparis al li nescie lia dua edzino Dejaniro, Iolao prisetlis en Ateno kaj gardis tie Heraklajn posteulojn. Tiujn jam antaŭe persekutis mikena reĝo Eŭristeo, elpelis ilin el ilia familiara setlejo Tirinto, ĝis ili trovis azilon en Ateno. Eŭristeo la persekuadon daŭrigis ĝis ĉi tien.

Iolao malgraŭ sia progresinta aĝo preparis sin por milito. Petis Hilon, Heraklan filon, pruntedoni al li sian militan veturilon kaj petis diojn por momento redoni lian junaĝon. Dioj lian peton plenumis, super batalkampo descendis malhela nubo kaj kiam ĝi disiĝis, sur militveturilo brilis Iolao an plena forto en sia armaĵo. Eŭristeon li ĝisatingis, trudkaptis kaj katenitan venigis en Atenon. Kiam ekvidis Eŭristeon Alkmeno, Herakla patrino, ungogratis liajn okulojn kaj poste trapikis lin per ponardo.

Poste Iolao, dankema pri tiu momento, en kiu li venĝis ĉiujn suferojn kaj humiligojn, kiujn Heraklo kaj liaj infanoj de Eŭristeo atingis, Ioalo kontenta kaj sinfordona trankvile mortis.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ioláos en la ĉeĥa Vikipedio.