Ipolyszög
Aspekto
Ipolyszög [ipojsog] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Balassagyarmat.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 647 (en 2011)
- Poŝtkodo: 2660
- Telefonprefikso: 35
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ipolyszög situas en valo de Ipoly laŭ la slovaka landlimo laŭ flankovojo kaj fervojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1331-oni menciis en tiu loko fortikaĵon, kiu estis fifama pro la oftaj rabadoj. Fine ĝi apartenis al la reĝo, sed ankaŭ poste okazis diversaj tragedioj, fine oni malkonstruis la burgon. Dum apero de la turkoj ĝi jam estis nur ruino. La vilaĝo mem longe ne estis menciita. La unua loknomo estis Riba, kiu signifas slave fiŝon. Ipolyszög en 1973 unuiĝis kun Balassagyarmat, sed en 2002 la vilaĝo rericevis la sendependecon. En Ipolyszög migra poŝto servas.
Vidinfaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- [2] Arkivigite je 2013-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- [3][rompita ligilo]