Irén Biller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irén Biller
Irén Biller en la 1920-aj jaroj
Irén Biller en la 1920-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Biller Irén
Naskiĝo la  27-an de januaro 1897(nun 1897-01-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 8-an de junio 1989
en Usono Carmel-by-the-Sea (Monterey, Kalifornio, Usono)
Tombo El Carmelo Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ödön Faragó
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Irén Biller, laŭ hungarlingve kutima nomordo Biller Irén estis hungara-usonana aktoro, operetkantisto, primadono. Ŝia nomo estis en Usono Irene Biller Stanley.

Irén Biller en 1926

Irén Biller [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1897 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de junio 1989 en Carmel-by-the-Sea (Monterey, Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Irén Biller frekventis studion de Gaja Teatro, poste ŝi akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1914. Ŝi debutis en la sama jaro en Székesfehérvár, en la sekva jaro ŝi aliĝis al trupo de Ödön Faragó (en 1917 eĉ ŝi edziniĝis al la ĵus menciita teatrestro). En 1921 ŝi havis rolojn en Teatro Városi, poste en Teatro Király (1922), Operetoteatro (Budapeŝto) (1923-1926), Gaja Teatro (1925–1926) fine en similaj ĉefurbaj teatroj aŭ en la jam menciitaj teatroj. En 1931 ŝi edziniĝis al usonano, post jaroj al alia usonano, en tiu geedziĝo ŝi naskis filinon en 1951. En 1933 ŝi translokiĝis al Holivudo, sed en la sekva jaro ŝi estis filmaktoro en sia naskiĝurbo. Escepte en 1938 ŝi revenis al Budapeŝto kaj ŝi havis rolojn en Teatro Magyar, poste ŝi retiriĝis en Holivudo. Lastfoje ŝi vizitis Hungarion en 1967.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Biller Irén mulat – (1929)
  • Egy férfi, aki mer (usona filmo, 1933)
  • Lila ákác – (1934) - dancistino

Fontoj[redakti | redakti fonton]