Ödön Faragó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Faragó
Ödön Faragó
Ödön Faragó
Persona informo
Naskonomo Frank Ödön
Naskiĝo la  21-an de julio 1876(nun 1876-07-21)
en Hungario Dunaadony (Hungario)
Morto la 28-an de julio 1958
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Irén Biller
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestro
vdr

Ödön Faragó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Ödön estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Frank.

Ödön Faragó rolas en Szeged

Ödön Faragó [1] naskiĝis la 21-an de julio 1876 en Dunaadony, li mortis la 28-an de julio 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Faragó devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1896. Post siaj studoj li aliĝis al trupo en Nyíregyháza, poste li havis rolojn ekzemple en Szeged (1897, 1903–1905), Debrecen (1901), Teatro Magyar (1902), Népopera (1913). Intertempe li estis reĝisoro en Hungara Teatro en Kassa (1905-1910), ĉefreĝisoro en Kolozsvár (1910-1913). En Kolozsvár li funkciigis ankaŭ aktorlernejon kaj li studvojaĝis al Vieno, Prago, Munkeno, Berlino. Ekde 1913 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Kassa), sed depost Traktato de Trianon li laboris jam en Ĉeĥoslovakio, kie la hungaraj teatroj ricevis malpli da subvencioj, ol la slovakaj. En la teatra jaro 1926 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Szeged), poste li venis al la ĉefurbo, kie li estis aktoro preskaŭ en ĉiuj teatroj. Ekde 1941 li ne povis aperi sur scenejo pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ekde 1945 ĝis sia morto li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto).

En 1917 li edziĝis, post 8 jaroj li eksedziĝis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj trupanoj[redakti | redakti fonton]

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • 1912 – Impresszióim
  • 1918 – A vidéki színészet újjáépítése
  • 1933 – Irások és emlékek
  • 1942 – Írásaim és emlékeim
  • 1946 – A magyar színészet országútján

Fontoj[redakti | redakti fonton]