Irlanda Naciliberiga Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Irish National Liberation Army ekoperacis meze de la 1970-aj jaroj.

La Irlanda Naciliberiga Armeo (en angla Irish National Liberation Army (INLA), irlande Arm Saoirse Náisiúnta na hÉireann)[1] estas irlanda respublikana socialisma paramilitisma grupo formita en la 10a de Decembro 1974, dum la epoko nomita "the Troubles". Ili celis apartigi la teritorion de Norda Irlando for el la Unuiĝinta Reĝlando kaj krei socialisman respublikon enhavanta la tutan Irlandon. Ĝi estas la paramilitisma alo de la Irlanda Respublikana Socialisma Partio (IRSP).

La INLA estis fondita de iamaj membroj de la Oficiala Irlanda Respublika Armeo kiu opoziciis la batalĉeson de la grupo. Ĝi estis dekomence konata kiel "Popola Liberiga Armeo" aŭ "Popola Respublika Armeo". La INLA entreprenis paramilitistan kampanjon kontraŭ la Brita Armeo kaj la polico "Royal Ulster Constabulary" (RUC) en Norda Irlando. Ĝi estis aktiva je malpli etendo ankaŭ en la Respubliko Irlando, Granda Britio kaj kontinenta Eŭropo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. INLA memorial (Carlton Court, Strabane), Conflict Archive on the Internet.
  2. Pearlstein, Richard M.. (3a de Junio, 2009) Fatal Future?: Transnational Terrorism and the New Global Disorder. University of Texas Press. ISBN 9780292774179.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]