Irmtraud Morgner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Irmtraud MORGNER, origine: Irmtraud Elfriede SCHRECK (naskiĝis la 22-an de aŭgusto, 1933, mortis la 6-an de majo, 1990) estis germana verkistino.

Naskiĝinte en Chemnitz, ŝi de 1952 ĝis 1956 studis germanistikon en Lepsiko. Poste ŝi laboris ĉe literaturĵurnalo. Ekde 1958 ŝi plene dediĉis sin al la verkado. Ŝi mortis en 1990 en Berlino.

Centra temo en ŝia verkaro estas la rolo de la virinoj en la Germana Demokratia Respubliko.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein Haus am Rand der Stadt (romano, 1962)
  • Hochzeit in Konstantinopel (romano, 1968)
  • Leben und Abenteuer der Trobadora Beatriz nach Zeugnissen ihrer Spielfrau Laura (romano, 1974)
  • Amanda. Ein Hexenroman (romano, 1983)
  • Rumba auf einen Herbst (rakonto, eld. 1992)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.