Isún de Basa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isún de Basa
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 0° 19′ U (mapo)42.511605-0.309573Koordinatoj: 42° 31′ N, 0° 19′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Isún de Basa (Provinco Ŭesko)
Isún de Basa (Provinco Ŭesko)
DEC
Isún de Basa
Isún de Basa
Situo de Isún de Basa
Isún de Basa (Hispanio)
Isún de Basa (Hispanio)
DEC
Isún de Basa
Isún de Basa
Situo de Isún de Basa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isún de Basa [+]
vdr
Preĝejo.
Absido.

Isún de Basa [iSUN deBAsa] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Isún de Basa (960 msm) mem estas en la orienta valo Ballibasa. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperis registrita ĉirkaŭ 875 proksimume kiel Isun de Basa, Assum, Essum, Essu kaj Essuu.[1]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Isún de Basa suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Isún de Basa oni malaltiĝis ĝis nunaj 28 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefa vidindaĵo estas la romanikaj restaĵoj de la preĝejo de la 11-a jarcento kun sonorilturo de la 17-a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ubieto, A. Toponimia aragonesa medieval, 1972, p. 110.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]