Saltu al enhavo

Isaac de Castro Tartas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac de Castro Tartas
(1622-1647) portugala kuracisto kaj martiro
Morto de Isaac de Castro Tartas sur la ŝtiparo en 1647.
Morto de Isaac de Castro Tartas
sur la ŝtiparo en 1647.
Persona informo
Naskiĝo 1623
en Tartas, Gaskonio, Hispanio
Morto 15-an de decembro 1647
en Lisbono, Portugalio
Mortis per Morto sur brulŝtiparo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isaac de Castro Tartas estis hispandevena kuracisto, filozofo, mahano[1] kaj martiro fare de la Tribunalo de la Inkvizicio en Portugalio. En Bordozo li studis gramatikon kaj filozofion. Oni raportas ke li perfekte majstris la hebrean, la grekan, la latinan kaj la francan krom la pripatran lingvon. Li provis studi medicinon kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno, kiu, pro ajna kialo, baldaŭ forlasis.[2]

Naskita en Tartas, Gaskonio, proksimume en 1623;li mortis en Lisbono la 15-an de decembro, 1647. Li estis frato de David Castro Tartas (1630-1698), kaj parenco de la kuracisto Elijah Montalto (1567 – 1616), kaj estis mem trejnita pri filozofio kaj en la klasikaj lingvoj.

Frue en la vivo Isaak iris al Paraíba, Brazilo, kie li vivis dum pluraj jaroj. Kontraŭ la deziroj de siaj parencoj tie, li iris poste al Bahia de Todos os Santos, kie li estis rekonita kiel judo, arestita fare de la Inkvizicio, kaj sendita al Lisbono.

Alvokita antaŭ la tribunalo de la Inkvizicio, li tuj konfesis sian kredon je judismo kaj sian decidon resti fidela al la kredo. Ĉiuj klopodoj de la inkviziciistoj por konverti lin al kristanismo estis vanaj. La 15-an de decembro 1647 (ne la 23-an de septembro, kiel oni erare supozis), ĉi tiu junulo estis kondukita, kune kun kvin kunsuferantoj, al la ŝtiparo.

Meze de la flamoj li ekkriis per teruraj tonoj: "Shema' Yisrael! [Aŭskultu, ho Izrael!] La Eternulo, nia Dio, estas Unu!" Kun la vorto "Eḥad" (Unu), li spiris je la lastafojo. Dum kelkaj jaroj la publiko de Lisbono ripetis liajn lastajn vortojn, tiel ke la Inkvizicio estis finfine devigita malpermesi tiun ĉi konfeson de la juda kredo, sub la minaco de severa puno.

Estas dirite ke la martireco de De Castro Tartas tiel influis la harditajn inkviziciistojn ke ili decidis ĉesi bruligi herezulojn ĉe la ŝtiparo. En Amsterdamo la tragika fino de tiu promesplena junulo okazigis profundan funebron. Memorprediko estis farita fare de Saul Levi Morteira (1596-1660), kaj elegioj en la hebrea kaj en la hispana estis skribitaj en lia honoro fare de Solomon de Oliveyra (1633-1708) kaj Jonas Abravanel[3].[4]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Elijah Montalto (1567-1616)
  • Moses Zacuto (1625-1697)
  • Solomon de Oliveyra (1633-1708)
  • Isidore Singer (1859-1939)
  • Jacob de Haas (1872-1937)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. En la Iberia Duoninsulo, Mahano estis judo konvertita al la kristana fido.
  2. Jornal Nordeste
  3. Jonas Abravanel estis juda poeto kiu mortis en 1667.
  4. Jewish Encyclopedia