Isidora Zegers Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isidora Zegers Montenegro
Persona informo
Naskonomo Isidora Zegers Montenegro
Naskiĝo 1-an de januaro 1803 (1803-01-01)
en Madrido
Morto 14-an de julio 1869 (1869-07-14) (66-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Familio
Infano Jorge Huneeus Zegers
Okupo
Okupo artistokomponistokantisto
vdr

Isidora ZEGERS MONTENEGRO (La 1-an de januaro 1803 - la 14-an de julio 1869) estis hispan-ĉilia kantisto kaj komponistino kiu elstaris pro sia kontribuo al muziko kaj kulturo de Ĉilio dum la 19-a jarcento. [1] [2] [3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Isidora Zegers maljunaĝe (1865)

Ŝi naskiĝis en Madrido, filino de Juan Francisco Zegers kaj Florencia Montenegro. De juna aĝo ŝi ricevis artan edukadon kun hispanaj kaj francaj influoj pri kantado, gitaro, harpo, piano, harmonio kaj komponado. En Parizo ŝi studis sub la gvido de la itala instruisto kaj muzikisto Federico Massimino, kiu havis kosmopolitan reputacion en Eŭropo.

Kvankam sia instruado ne estis profesia, ŝi fariĝis elstara artisto dum junaĝo. La unuaj verkoj kiujn ŝi komponis estis instrumentaj pecoj, kaj kanzonoj por voĉo kaj piano en franca teksto, verkitaj en Francio en la 20-aj jaroj.

Ŝi komencis sian artan vivon en la operejo de Parizo kaj daŭrigis ĝin en Santiago, kiam la patro estis dungita de la Ĉilia Registaro kaj li alvenis en Ĉilion kune kun sia familio en 1823. La tuta familio rapide adaptiĝis kaj adoptis ĉi tiun latinamerikan landon kiel duan patrujon.

Isidora mirigis la socion de Santiago per siaj belaj voĉaj prezentadoj. Influitaj de ŝi, multaj homoj dediĉis sin al studo de kantado, kaj grupoj de muzikistoj kaj muzikŝatantoj kolektiĝis ĉirkaŭ ŝi.

Tri jarojn post sia alveno al Ĉilio, ŝi kune kun la violonĉelisto Carlos Drewetcke, kaj la juna komponisto José Zapiola, fondis la Santiagan Filharmonian Societon, centro de la arta movado. Tiun saman jaron ŝi geedziĝis kun la angla kolonelo Guillermo de Vic Tupper kun kiu ŝi havis 3 infanojn. Estis tempoj de interna milito en Ĉilio en kiu ŝia edzo pereis en konfrontiĝo en 1830.

En la aĝo de 27 Isidora restis vidvino kun tri infanoj, preskaŭ samtempe la patro estis maldungita de la ĉilia registaro kaj decidis fondi lernejon; en tiu ĉi lernejo Isidora fariĝis muzikinstruisto. Ŝi okazigis renkontiĝojn en sia hejmo, organizante diversajn muzikajn eventojn, ekzemple en 1835 ŝi organizis koncertojn por helpi la viktimojn de la sismoj en Talca kaj Concepción. Estis en unu el tiaj aranĝoj, ke ŝi konatiĝis kun la germano Jorge Huneeus Lippmann, kiu fariĝis ŝia dua edzo kaj la patro de aliaj ses filoj de Isidora.

Tra la jaroj, la domo de Isidora Zegers transformiĝis en spaco por kultura interŝanĝo. La ĉeestantoj ne nur ĝojis pri ŝia muziko kaj interpretado, sed ankaŭ ĝuis la ĉeeston kaj debaton generitan de diversaj intelektuloj, naciaj muzikistoj kaj gloraj eksterlandaj vizitantoj.

Kiel Zapiola memoris, estis Isidora Zegers kiu alportis la operon de Gioachino Rossini al Ĉilio: fervora admiranto de itala lirika arto, ŝi "…intense reklamis ĝin, forlasante semon kiu ĝermis kun la disvastiĝo kaj posta starigo de opero en Ĉilio..."

Kiel administranto kaj kultura iniciatinto, ŝi ankaŭ partoprenis en la fondo kaj en la publikigo de la unua muzikrevuo de la lando, “Semajna Muzika Revuo”, kiu produktis 16 numerojn, la unua en 1852. Ŝia laboro estis fundamenta en la tiama muzikhistorio de Ĉilio. En rekono de ŝia kontribuo, la prezidanto de la lando Manuel Bulnes nomumis ŝin Honora Prezidanto de la Akademio de la Nacia Konservatorio de Muziko, al kies kreado ŝi kontribuis.

Pro la rolo kiun havis virinoj en la 19-a jarcento, la muzika verko de Isidora Zegers restis en la privata medio. "Ŝia muzika verko estis prezentita nur publike en la 20-a jarcento, ĉar ĝi neniam atingis la publikan sferon dum ŝia vivo, restante en la profundo de ŝia intimeco", emfazis profesoro Merino.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 137 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

La komponaĵoj de Isidora Zegers estas por voĉo kaj piano aŭ piana soloo, plejparte datiĝanta de ŝiaj jaroj en Parizo kaj kelkaj skribita en la franca. Ŝi kompletigis kvin komponaĵoj dum ŝiaj jaroj en Ĉilio. Elektitaj verkoj inkluzivas:

  • Cifero de Trenis
  • La Bedlam
  • La Camilla
  • La Mercedes y Le Calif de Bagdad
  • Valze por Maximino
  • Enamiĝo
  • Les Bedaŭras d'une bergère
  • La Coquette fixée
  • La Manko y les tombeau violés

Kelkaj de ŝiaj laboroj estas registrita kaj havebla sur KD totolita Isidora Zegers y su tiempo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "ISIDORA ZEGERS". Prenita la 27-an de septembro 2010.
  2. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875. Prenita la 4-an de oktobro 2010.
  3. Grandela del Río, Julia, Revista musica Chilena, Prenita la 3-an de septembro 2014

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]