Isidoro de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Isidoro mortinta en Madrido. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Isidoro vidu la artikolojn Isidoro de Ĥio kaj Isidoro de Sevilo.
Procezio honore de Sankta Isidro

Sankta Isidoro TerkultivistoSankta Isidoro de Madrido - hispane San Isidro Labrador estas hispana sanktulo de la katolikismo, kiu vivis el 1080 al 1172 en Madrido. Ties festo celebriĝas la 15-an de majo.

Li estis beatigita de Paŭlo la 5-a la 14-an de junio de 1619 kaj kanonigita la 12-an de marto de 1622 fare de la papo Gregorio la 15-a, samtempe kun Sankta Filipo Neri kaj aliaj hispanaj sanktuloj Sankta Terezo de Avila, Sankta Ignaco Lojola kaj Sankta Francisco Xavier, kio ne estis publikata ĝis 1724 de Benedikto la 13-a. Li estis deklarata patrono de la hispanaj terkulturistoj (kamparanoj) fare de Johano la 23-a en 1960.[1]

La plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktuloj haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj regajnu la perditan tempon. Li estas la patrono ankaŭ de Madrido, kie celebriĝas popularega festo. Dume ankaŭ en terkulturaj regionoj hispanaj estas kamparanaj festoj pri li ĉefe ĉe ermitejoj.

Notoj

  1. Buleoj Rationi congruit (1724), kaj Agri culturam (1960).