Islamaj Kortumoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islamaj Kortumoj
flago
organizaĵo
Komenco 2006 vd
Fino 26-a de decembro 2006 vd
Sidejo Mogadiŝo
Ideologio

naciismoislamismo

Ĉefestro(j) Sharif Sheikh Ahmed vd
Lingvoj

somala lingvo

vdr
Flago de la Islamaj Kortumoj kun la moto "Ne estas dio escepte Dio, kaj Mohamedo estas ties mesaĝisto"
Antaŭeniro de la Islamaj Kortumoj dum la jaro 2006 el plej malhela verdo somere al plej hela decembre

La Islamaj KortumojUnio de Islamaj Kortumoj (IK) (en somala Midowga Maxkamadaha Islaamiga, en araba اتحاد المحاكم الإسلامية, Ittihād al-mahākim al-islāmiyya) estis grupo de Kortumoj laŭ la Ŝario kiu unuiĝis por formi rivalan administradon al la Transira Federa Registaro (TFR) de Somalio, kun Sharif Sheikh Ahmed kiel estro de la IK. Ili estas konataj ankaŭ kiel Unuo de Islamaj Kortumoj, Unuigo de Islamaj Kortumoj (UIK), Suprema Islama Kortuma Konsilantaro (SIKK)[1]Suprema Konsilantaro de Islamaj Kortumoj (SKIK)[2]. Okcidentaj amaskomunikiloj ofte aludas ilin kiel grupo de somalaj islamistoj.

Ĝis fino de 2006, ili kontrolis plej parton de suda Somalio kaj la ampleksan majoritaton de ties populacio, inklude plej parton de la grandaj urboj kiel Jowhar, Kismajo, Beledweyne, kaj la ĉefurbon Mogadiŝo. La IK estis subtenita de militestro Yusuf "Indho Ade" Mohamed Siad kiu regis la regionon Malsupra Shabelle sed poste iĝis estro de la IK, kiuj helpis en la malvenko de la militestroj de Mogadiŝo.[3] Nur la nordaj regionoj (Puntlando, Somalilando), kaj la plej internaj regionoj de la sudo estis for de ties kontrolo. Decembre de 2006, la IK perdis multan teritorion post malvenkoj en la bataloj de Baidoa, Bandiradley, kaj Beledweyne, retiriĝinte al la ĉefurbo, Mogadiŝo. La 28-an de decembro ili abandonis Mogadiŝon, lasante la urbon en ĥaoso, dum ili moviĝis suden al Kismajo, kio permesis la TFR kaj la trupojn de Etiopio kapti la urbon. Post tempero ĉe la Batalo de Jilib, la IK abandonis la urbon de Kismajo la 1-an de januaro de 2007. Perdinte sian tutan teritorion, oni supozis ke la IK faros gerilon kontraŭ la registaro.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la dua batalo de Mogadiŝo[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la somalia registaro en 1991, sistemo de islamaj kortumoj bazitaj sur la ŝario iĝis la ĉefa jura sistemo, fondita pere de la pagoj faritaj de procezintoj. Poste la kortumoj ekoferis aliajn servojn kiel eduko kaj sansistemo. La kortumoj agis ankaŭ kiel loka polico, ricevinte pagojn de lokaj negocitoj por malpliigi krimon. La Islamaj Kortumoj responsis pri haltigo de ŝtelado kaj drogokomercado, krom ĉesigo de tio kion ili konsideris kiel pornografiaj filmoj en lokaj kinejoj. Somalio estas preskaŭ entere islama, kaj tiuj institucioj dekomence havis ampleksan publikan subtenon. La frua komenco de la kortumoj inkludis teamojn kiel tiu de Sheikh Ali Dheere, setlita en norda Mogadiŝo en 1994 kaj la kortumon de Beled Weyene komencita en 1996.

Ili kunlaboris kun komitato por certigi sekurecon. Tio okazis ĉefe ĉe kvar el la kortumoj - Ifka Halan, Circolo, Warshadda kaj Hararyaale - kiu formis komitaton por kunordigi siajn taskojn, interŝanĝi krimulojn el diversaj klanojn kaj integrigi sekurecajn fortojn. En 1999 la grupo ekmontris sian aŭtoritaton. Sekvantoj de la islamaj kortumoj kaj aliaj institucioj unuiĝis por formi la IK, armitan milicon. Aprile de tiu jaro ili ekkontrolis la ĉefan merkaton en Mogadiŝo kaj, en julio, kaptis la ŝoseon el Mogadiŝo al Afgoi.[5] Ties sistemo de regado, kontrolita de juĝistoj, estas konata kiel kritokracio.

Eritrea helpo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj fontoj, la Eritrea registaro armigis kaj financigis la IK dum multaj jaroj.[6] Kun etiopiaj ribelgrupoj kiel tiuj de la OLF, laŭ informo de BBC en 1999, Eritrea sendis "ŝipŝarĝaĵojn" de armiloj por la IK kaj aliaj ribeluloj en Suda Somalio. Oni informis ankaŭ, ke la eritrea registaro sendis "eritreajn konsilantojn" kaj "inĝenierojn kaj minospertulojn."[7] Post multaj neadoj el la eritrea registaro, la debato finis kiam la estro de la Islamaj Kortumoj nome Aweys konfesis, ke la eritrea registaro estis helpinta la IK;[6] kvankam oni ne menciis eritreajn trupojn aŭ konsilantojn. Post kiam la somalia Transira Federa Registaro venkis la islamistojn kaj kaptis Mogadiŝon, la somala ĉefministro informis, ke eritreaj soldatoj estis kaptitaj en Mogadiŝo.[8] Aliaj eritreaj luktantoj estis mortigitaj de somalaj sekuroficiroj en junio de 2007.[9] Guberniestro de unu somalia suda distrikto konfirmis poste konstantan aliancon de eritreaj luktistoj kaj (dubinde) kun milicanoj de Al-Qaeda kaj IK.[10]

Tre verŝajne malvenkitaj estroj de la IK refuĝiĝis en Eritreo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hassan Yare (2006) Troops dig in as Somalia war fears grow (angle) (html). Reuters. Alirita la Septembro 9 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-05. Alirita 2009-02-01.
  2. www.chinaview.cn (2006) EU concerned about risk of war in Somalia (angle). www.chinaview.cn. Alirita la Septembro 9 2007.
  3. Militestro Yusuf "Indho Ade" Mohamed Siad, estro de IK. Arkivita el la originalo je 2008-05-17. Alirita 2009-02-01.
  4. Alisha Ryu (2007) Somalia's Islamic Courts Fighters Abandon Kismayo (angle). newsVOA.com. Arkivita el la originalo je 2007-01-01. Alirita 2009-02-012007. Alirita la Septembro 9 2007.
  5. Lara Santoro, (1999) Islamic Clerics Combat Lawlessness in Somalia (angle). The Christian Science Monitor. Alirita la September 9 2007.
  6. 6,0 6,1 Reuters (2006) Somalia: Islamists refuse talks, acknowledge Eritrea (angle). Mail & Guardian/Reuters. Alirita la September 9 2007.
  7. Patrick Gilkes (1999) The Somali connection (angle). BBC. Alirita la September 9 2007.
  8. Reuters (2007) Somalia says captured foreign pro-Islamist fighters (angle). Mail & Guardian/Reuters. Alirita la September 9 2007.
  9. Salad Duhul (2007) 8 Militants Killed in Somali Fighting (angle). Washingtom Post.com / Associated Press. Alirita la September 9 2007.
  10. Garowe Online (2007) Islamist supporters, al-Qaeda terrorists attacked us: Somalia governor (angle). Garowe Online. Arkivita el la originalo je 2007-06-15. Alirita 2009-02-012007. Alirita la September 9 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-15. Alirita 2009-02-01.