Isodomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isodoma kaj pseŭdo-isodoma teknikoj (latinlingvaj nomoj).

En arkitekturo Isodomo[1] (de la greka ισόδομος formita de ισός “sama” kaj δομος “konstruaĵo”), estas regula aŭ ortangula sistemo kaj tipo de kongruigo de murpecoj en kiu la ŝtonoj aŭ brikoj estas samaltaj kaj samlongaj. Tiele la muro akiras formon tute regula.

Temas pri antikva konstrutekniko, de greka deveno aŭ plej verŝajne eĉ antaŭa, tre uzita en la monumenta klasika arkitekturo.

Kiam la longo aŭ alto de la pecolinioj ne estas homogena, aŭ ne estas ligita per simpla aritmetika rilato, oni diras ke temas pri pseŭdo-isodomo.

Laŭ Francisko Azorín Isodomo estas Plej regula pecordigo de blokoŝtona muro: paralelepipedaj egaldimensiaj blokoj laŭ tavoloj egaldikaj.[2] Li indikas etimologion el greka isodomon kaj de tie la latina isodomun [tiel, ĉu isodomum?].[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Povus esti ankaŭ izodomo, kiel aliaj grekdevenaj derivaĵoj kun prefiksa komenco izo-. Vidu artikolon izometrio.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 94.
  3. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • René Ginouvès kaj Roland Martin, Dictionnaire méthodique de l’architecture grecque et romaine, vol. I : Matériaux, techniques de construction, techniques et formes du décor, Collection de l’École française de Rome 84, EFR - EFA, 1985, ISBN 02235099, p. 99.