Istmo de Suvalkio
Aspekto
(Alidirektita el Istmo de Suwałki)
Istmo de Suvalkio aŭ koridoro de Suvalkio (pole Przesmyk suwalski, litove Suvalkų koridorius, angle Suwałki Gap) estas nocio kreita en nomenklaturo de NATO kaj Eŭropa Unio, signifanta teritorion de Pollando ĉirkaŭ Suwałki, Augustów kaj Sejny kaj de Litovio ĉirkaŭ Lazdijai, Kalvarija kaj Marijampolė. La istmo estas mallarĝa ligo de Baltio kun Pollando kaj ceteraj ŝtatoj de NATO kaj Eŭropa Unio. Nordokcidente ĝin flankigas Kaliningrada provinco plena je rusaj armeaj unuoj, kaj sudoriente Belorusio, estanta aliancano de Rusio. La istmo de Suvalkio en linia distanco larĝas 65 kilometrojn.