István Ábrahám (preposto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Ábrahám
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1933 (1933-05-05)
en Szeged
Morto 12-an de junio 2010 (2010-06-12) (77-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • ĥorestrokantoro
vdr

István Ábrahám [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahám István estis hungara pastro, kantoro, korusestro, kanoniko, ĉefpreposto.

István Ábrahám[1] naskiĝis la 5-an de majo 1933 en Szeged, li mortis la 12-an de junio 2010 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Ábrahám frekventis ĉiujn necesajn lernejojn en sia naskiĝurbo, poste li pastriĝis en 1956. Li komencis sian eklezian karieron en Szatymaz (1956–1961), poste en Kiszombor (1961-1964), en Szeged (1964-1981), kie li estis ankaŭ korusestro. Intertempe li studis en Teologia Akademio de Budapeŝto (1967–1969) kaj akiris diplomon pri korusestro en 1977. Inter 1977-2003 li estis ankaŭ lernejestro pri kantoroj, inter 1979-1988 kaj 1996-2003 li instruis en seminario de Szeged (inter 1981-1984 li estis ankaŭ prefekto en la sama loko), poste denove pastro en la sama urbo ĝis 2001. Li atingis la pastrajn titolojn kanoniko (1991), ĉefpreposto (1994). En 2006 li pensiuliĝis, samtempe li ricevis la titolon titulara kanoniko. Li estis entombigita en Vota Katedralo de Szeged.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.