István Ács (episkopo)
Aspekto
István Ács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1935 en Rátka |
Morto | 27-an de marto 1993 (57-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1989–) katolika sacerdoto (1959–) |
István Ács [iŝtvAn Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács István estis hungara katolika pastro, titulara episkopo, paŭlana monaĥo.
István Ács[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1935 en Rátka, li mortis la 23-an de marto 1993 en Eger (sed aliaj fontoj mencias aliajn proksimajn datenojn).
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Ács frekventis mezlernejojn en Miskolc kaj Eger, tamen li maturiĝis en Sátoraljaújhely en 1953, poste li akiris teologian diplomon en seminario en Eger. En 1959 li pastriĝis, inter 1959-1962 li estis pastro en Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Sátoraljaújhely), inter 1962-1970 en Sárospatak, inter 1970-1989 en Füzér. Intertempe en 1965 li monaĥiĝis. En 1988 li estis altrangigita titulara episkopo, samtempe vicepiskopo de Eger.