István Éles
István Éles | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1954 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pécsi Tanárképző Főiskola (en) (–1982) |
Okupo | |
Okupo | komikisto |
István Éles [iŝtvAn Eleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Éles István estas hungara humuristo, parodiisto, aktoro.
István Éles[1] naskiĝis la 27-an de februaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Éles maturiĝis en gimnazio en 1972, post 2 jaroj li akiris optikistan diplometon en sia naskiĝurbo. Tiutempe li jam faris amatore parodiojn. En la jaroj 1977 kaj 1978 li estis soldato, sed en 1977 li akiris permesilon por humuristo. Inter 1978-1982 li studis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto, li akiris diplomon. Post siaj studoj li havis malgrandajn televiziajn kaj radiajn rolojn, li havis programojn ĉefe kun iu ajn parodisto. Inter 1989-2007 li konstante estis aŭdebla en humuraj programoj de Hungara Radio kaj Hungara Televizio, inter 1991-1996 li havis aktoran statuson en malgranda teatro, poste li estas sendependa artisto. Li ricevis premiojn ekde 1978.
Liaj filmaj roletoj
[redakti | redakti fonton]- Tibor Déry: Felelet (televizia serio, 1974) - Pufi
- Áldd meg az állatokat és a gyermekeket (hungara voĉo de Sammy Shecker, 1975)
- Roncsfilm (1992) - Ede
- Szeszélyes Szilveszter (hungara voĉo de Imre Antal, 2004)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo kun foto kaj videoj
- hungarlingva biografio kun videoj kaj aŭdeblaĵoj