István Énekes (boksisto)
István Énekes (boksisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1911 en Budapeŝto |
Morto | 2-an de januaro 1940 (28-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungario |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Vilmos Énekes |
Okupo | |
Okupo | boksisto • fervojisto |
István Énekes [iŝtvAn Enekeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Énekes István estis hungara boksisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, fervojisto.
István Énekes[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1911 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de januaro 1940 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Énekes inter 1927-1940 estis boksisto en fervojista sportklubo. Li estis hungara ĉampiono trifoje unuoble en 1929, 1930 kaj 1932, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1928-1933 26-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kun ora medalo, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1930, 1932 kaj 1934. Lia pezklaso estis muŝpezo. Ekster la sporta vivo li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li suferis en en:Acute stress disorder kaj li mortigis sin. Li ricevis ŝtatan premion en 1932.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ hungarlingva datenaro de muzeo