István Balázs (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

István Balázs [iŝtvAn balAĵ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balázs István estis hungara inĝeniero, profesoro.

István Balázs [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1881 en la iama vilaĝo Kispalugya (kiu nun estas jam urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio), li mortis la 11-an de februaro 1962 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Balázs frekventis gimnazion en Körmöcbánya, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1902. Post siaj studoj li laboris 2 jarojn en ferfandejo, poste li revenis instrui al la akademio, ĵus levita al altlernejo. Interrompo okazis inter 1906–1908, tiam li vizitis diversajn metalurgiajn objektojn kaj enlande kaj eksterlande. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li revenis al la altlernejo, kie li estis nomumita minkonsilisto. Li partoprenis al translokiĝo de la altlernejo en 1919 al Sopron. Li instruis en Sopron kiel vickatedrestro kaj mina ĉefkonsilisto, ekde 1923 kiel privata profesoro kaj katedrestro. En 1929 li instalis metalurgian laboratorion, poste li gvidis ĝin. En 1934 li estis nomumita publika ordinara profesoro, post 4 jaroj li pensiuliĝis. Li ricevis oran diplomon en 1958.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Drótkötelek szilárdsági vizsgálata (1912)
  • A füstgázok szénsav-, szénmonoxid és hidrogén tartalmának elektromos úton való meghatározása (1924)
  • Mangánnal ötvözött öntöttvasfajták tulajdonságai (1932)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.