István Borzsák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

István BORZSÁK [iŝtvAn borĵAk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Borzsák István, (naskiĝis la 24-an de decembro 1914 en Monor, Hungario, mortis la 9-an de decembro 2007 en Budapeŝto, Hungario[1]) estis hungara klasika filologo, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Borzsák frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Budapeŝto, universitaton en Budapeŝto inter 1932-1937. En 1940 li ekinstruis en mezlernejo, poste li iĝis soldato, fine militkaptito en Sovetunio. Li hejmenvenis en 1947 kaj li instruis en la universitato. En 1956 li apogis la revolucion, tial poste li estis forigita el la universitato. En 1963 pro la tutlanda amnestio li ekinstruis en universitato de Debrecen. Ekde 1978 li faris la samon en Budapeŝto. Li ricevis 5 premiojn inter 1971-2001.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az ókori világ ismeretei Magyarország földjéről (1936, 1965)
  • A latin nyelv szelleme (Spirito de la latina lingvo) (1942)
  • A római irodalom története (Historio de la romia literaturo) (1944)
  • Kell-e a latin? (Ĉu necesas la latino?) (1990)
  • Dragma (1994–2003) - elektitaj studoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borzsák István (hungare). MTA - Magyar Tudományos Akadémia. Alirita 2013-02-05.

Fontoj[redakti | redakti fonton]