István Cserőháti Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Cserőháti Kovács
István Cserőháti Kovács
István Cserőháti Kovács
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1950 (1950-03-30)
en Poroszló
Morto 9-an de decembro 2016 (2016-12-09) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

István Cserőháti Kovács [iŝtvAn ĉerOhAti kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserőháti Kovács István estis hungara pentristo, instruisto.

István Cserőháti Kovács [1][rompita ligilo] naskiĝis la 30-an de marto 1950 en Poroszló, li mortis la 9-an de decembro 2016 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Cserőháti Kovács frekventis bazlernejon en sia naskiĝloko, poste kalvinanan kolegion en Debrecen, fine li akiris presistan diplometon en Budapeŝto en 1970. Li laboris en presejo ĝis 1974. Li akiris pedagogian-bibliotekistan diplomon en altlernejo de Debrecen en 1977. Li estis kulturdomestro inter 1977 kaj 1985 komence en Zánka, poste en Pilisvörösvár, baldaŭe li estis kulturisto en uzino en Budapeŝto. Inter 1991-2010 li estis pedagogo en Budapeŝto kaj Érd, poste li pensiuliĝis. Li ricevis 6 lokajn premietojn inter 1976-2013. Li edziĝis en 1976, eksedziĝis en 2001, intertempe la edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Debrecen (1967, 1988, 2005, 2016)
  • Budapeŝto (1970, 1976, 1987, 2002, 2015)
  • Érd (1982)
  • Pilisvörösvár (1991, 2000, 2008)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Tisza-tó Poroszlónál (2002)
  • Virágcsendélet (2003)
  • A tatai horgásztó (2003)
  • Önarckép (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]