István Faragó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Faragó
István Faragó en 1964
István Faragó en 1964
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1944 (1944-11-20)
en Borota
Morto 27-an de junio 2003 (2003-06-27) (58-jaraĝa)
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo gitaristokomponisto
vdr

István Faragó [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó István estis hungara komponisto, gitaristo pri ŝlagroj. Lia vaste konata karesnomo estis Judy [ĝudi]. Li apartenis al tiu pionira, amatora generacio, kiu muzikis rokenrolon unua en Hungario.

István Faragó [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1944 en Borota, li mortis la 27-an de junio 2003.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Faragó estis juna laboristo en fabriko en Budapeŝto, libertempe li aŭdis muzikojn ekzemple de Shadows kaj Cliff Richard. Kun similaj junuloj ili fondis ŝlagrorkestron nomatan Scampolo, ili ricevis permeson muzikadi en la fabrika kulturdomo. La orkestro ekzistis inter 1961-1981. Dekomence la orkestro estis populara inter la gejunuloj. Faragó estis soldato ekde 1965, poste li revenis al la orkestro. En 1974 li aliĝis al alia, sed simila orkestro. Lastfoje li gitaris en 1998, poste li plene retiriĝis.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (memorkoncerto, 1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]