István Gárdonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁRDONYI István (ga:rdonji) estis rumanuja hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Temeŝvaro la 22-an de januaro 1907 kaj mortinta en Frankfurt am Main la 7-an de julio 1979.

Kariero[redakti | redakti fonton]

István Gárdonyi finis la mezlernejon en Temeŝvaro en la juda liceo (1925), diplomiĝis pri politikaj sciencoj en la universitato de Vieno (1929) kaj tie debutis kiel raportisto. De 1930 li iĝis kunlaboranto de la Temesvári Hírlap. Li intervjuis plurajn el renomaj homoj kiel komponisto George Enescu, verkisto Endre Nagy kaj komponisto Béla Bartók. Dum la dua mondmilito kaj poste li sendis el Bukareŝto raportaĵojn al gazetoj The New York Times kaj The Daily Herald, tial en la 1950-aj jaroj li estis malliberigita, kaj oni honorigis lin nur en 1964. De 1971 li partoprenis la internaciajn pacmovadojn.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • D-terv, raportaĵromano (1938), kune kun lia bopatro Viktor Déznai, Mikszáth-premio.
  • Az ember jó, romano (Temesvár, 1946).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon