George Enescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Enescu
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1881 (1881-08-19)
en George Enescu
Morto 4-an de majo 1955 (1955-05-04) (73-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj rumanafranca
Ŝtataneco RumanioFrancio
Alma mater Konservatorio de ParizoUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Memorigilo George Enescu
Familio
Edz(in)o Marie Cantacuzène
Okupo
Okupo komponistoviolonistopianistodirigento • muzikinstruisto • universitata instruisto • muzikologo
Verkoj Octet
Romanian Rhapsody No. 1
Edipo
Violin Sonata No. 3
Q3503312
Chamber Symphony
Poeme roumain
vdr

George ENESCU [ĜORĝe eNESku] [d​͡ʒe̯ord​͡ʒe eˈnesku] (naskiĝis la 19an de aŭgusto 1881 en Liveni, mortis la 4an de majo 1955 en Parizo) estis rumana komponisto, violonisto kaj instruisto.

George Enescu

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juna Enescu

Li naskiĝis en la vilaĝo Liveni (poste alinomita al "George Enescu" por honori lin) kiu estis en la distrikto Dorohoi, nuntempe en Botoşani. Li talentis frue en sia infanaĝo. Estante mirinfano, li komponis sian unuan komponaĵon kiam li aĝis kvin jarojn. Nelonge post tio, lia patro montris lin al la profesoro kaj komponisto Eduard Caudella. En la aĝo de sep jaroj, li eniris la Vienan Konservatorion, kie li studis kun Joseph Hellmesberger, Jr., Robert Fuchs kaj Sigismund Bachrich. Li diplomiĝis antaŭ sia 13a naskotago, gajnante la arĝentan medalon. En siaj vienaj koncertoj la juna Enescu ludis komponaĵojn de Brahms, Sarasate kaj Mendelssohn. En 1895 li iris al Parizo por daŭrigi sian studadon. Li studis violonon kun Martin Pierre Marsick, agordojn kun André Gédalge kaj komponadon kun Jules Massenet kaj Gabriel Fauré. Multe da liaj verkoj estis influitaj de la rumana popolmuziko. Liaj plej popularaj komponaĵoj estas la du Rumanaj rapsodioj (No. 1 kaj No. 2), la opero Œdipe kaj la suitoj por orkestro. Li komponis kvin simfoniojn (el kiuj du restis nefinitaj), simfonian poemon Vox maris kaj multe da ĉambromuziko (tri sonatojn por violono kaj piano, du por violonĉelo kaj piano, pianotriopon, kvartetojn kun piano kaj sen piano, ventodeketo, okopon por arĉinstrumentoj, pianokvinteton kaj ĉambrosimfonion por dek du instrumentoj). La juna Ravi Shankar memoris en la 1960aj jaroj kiel Enescu, kiu havis evoluintan profundan intereson en la orienta muziko, provludis kun la frato de Shankar, Uday Shankar, kaj liaj muzikistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Partituroj[redakti | redakti fonton]