István Guman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Guman
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de oktobro 1919(nun 1919-10-22)
en HungarioRumanio Kolozsvár/Cluj (Hungara reĝlando/Rumanio)
Morto la 10-an de decembro 2019
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

István Guman [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Guman István estis la plej aĝa hungara astronomo, centjarulo.

István Guman[1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1919 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, tiutempe jam okupita de rumana armeo (ekde tiam Cluj (Rumanio), li mortis la 10-an de decembro 2019 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Guman frekventis komence germanan gimnazion en Mediaș (lia instruisto estis Hermann Oberth), poste rumanan gimnazion en sia naskiĝurbo. Post la maturiĝo li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lipót Fejér kaj József Wodetzky. Pro la 2-a mondmilito li doktoriĝis nur en 1947 en Universitato de Debrecen. Jam ekde 1940 li estis praktikanto en astrofizika observatorio en Budapeŝto. Baldaŭ li laboris en alia observatorio en Debrecen. Post la pensiuliĝo li translokiĝis al apudBudapeŝta urbo Budakeszi. Li okupiĝis pri la variantaj steloj per fotografia mezuro. Lia edzino naskis dufoje.

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Az RR Lyrae típusú változócsillag fénygörbe és periódusváltozásai (1944)

Elektitaj artikoloj, libroj[redakti | redakti fonton]

  • Das photometrische Doppelsternsystem CD Vulpeculae (1951)
  • VZ Cancri, ein RR Lyrae-Stern mit sehr kurzer sekundärer periode (1954)
  • A napfoltok ekvidenzitái (1972-1978)
  • Az ekvidenzitometria és napfizikai alkalmazása (1979)
  • Peter Francis: A bolygók (tradukisto, 1988)
  • Dogon mitológia és csillagászat (2006)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]