István Harkányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Harkányi
Persona informo
Naskonomo Harkányi István Pál
Naskiĝo 30-an de junio 1912 (1912-06-30)
en Terézváros
Morto 9-an de majo 1994 (1994-05-09) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Sieno
Okupo
Okupo kirurgo • anestezisto
vdr

István Harkányi [iŝtvAn harkAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Harkányi István Pál estis hungara kirurgo, anestezisto, altlerneja instruisto.

István Harkányi[1] naskiĝis la  30-an de junio 1912(nun 1912-06-30) en Budapeŝto, li mortis la 9-an de majo 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Harkányi devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1930, poste li akiris medicinan diplomon en 1937 en Universitato de Sieno. Post la diplomo li laboris jaron en hospitalo de Groseto. Hejmenveninta li estis praktikanto en hospitalo de Kaposvár, sed en 1943 li estis trudlaboristo, en la sekva jaro deportito pro sia judeco. Inter 1945-1951 li laboris en pluraj malsanulejoj en Budapeŝto, inter 1951–1954 li estis asistanto, inter 1954–1959 lektoro, inter 1959–1977 docento en universitata kliniko. Intertempe li kompletigis sian diplomon kun kirurgio en 1949, kun anestezio post jardeko. Li kandidatiĝis (CSc) en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Dufoje li edziĝis en 1939 kaj 1949. Li ricevis premiojn inter 1951-1982.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Felszerelés korszerű vércsoportmeghatározáshoz. (1950)
  • Az anaesthesiologia, mint tudomány. (1958)
  • Steroid-készítmény alkalmazása az anaesthesiológiában. (kunaŭtoro, 1965)
  • A császármetszés érzéstelenítésének új módszere. Ezer klinikai eset ismertetése és értékelése. (disertaĵo, 1970)
  • Leonardo da Vinci és a kortárs orvosok. (1988)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]