István Káldor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Káldor
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1914 (1914-02-09)
en Debrecen
Morto 12-an de decembro 1966 (1966-12-12) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo dermatologo • venereologist • universitata instruisto
vdr

István Káldor [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Káldor István estis hungara haŭtkuracisto, venerologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kaufmann.

István Káldor[1] naskiĝis la  9-an de februaro 1914(nun 1914-02-09) en Debrecen, li mortis la 12-an de decembro 1966 (laŭ alia informo la 24-an de novembro 1966) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Káldor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1938. Post la diplomo li laboris en kliniko en Budapeŝto ĝis 1942, poste pro la milito en la armeo. Ekde 1946 li praktikadis en universitata kliniko en Budapeŝto, kie li ricevis la instruan rangon asistanto post 2 jaroj. Li havis postenon en la ministerio inter 1951–1956, baldaŭ li revenis al la kliniko jam kiel lektoro (1958–1966). Li edziĝis en 1945 kaj li ricevis premion en 1962.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Salvarsan-resistens syphilidekről. (1946)
  • Antivenereás küzdelmünk helyzete és legközelebbi feladatai. (kunaŭtoro, 1953)
  • Syphilis szűrőreakciók. (1959)
  • Makroglobulinaemia esete átmenetileg reversibilis tünetekkel. (kunaŭtoro, 1964)
  • Az immunelektroforézis alkalmazása a dermatológiában. (disertaĵo, 1966).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.