István Klinghammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Klinghammer
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1941 (1941-08-10) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándBonna universitato
Okupo
Okupo kartografopolitikisto • universitata instruisto
vdr

István Klinghammer [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klinghammer István estas hungara geografo, topologo, kartografo, politikisto, subministro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).

István Klinghammer [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Klinghammer frekventis universitatojn en Budapeŝto inter 1959-1966, poste li plulernis en universitato de Bonn. Baldaŭe li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis katedrestro kaj rektoro. En 1992 li doktoriĝis antaŭ MTA, en 1994 li habilitiĝis. En 2013 li iĝis subministro. Li okupiĝas precipe pri hungaraj mapoj helpe de komputiloj. Li ricevis medalon kaj premiojn ekde 1991.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tematikus térképábrázolási módok generalizálási kérdései (1970)
  • Földünk tükre a térkép (Spegulo de nia Tero estas la mapo), (1983)
  • Electronic Atlases (1993)
  • Thematic Mapping a Geosciences (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]