István Párkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

István Párkai [iŝtvAn], hungare Párkai István, Esperante Stefano Párkai estas hungara dirigento, korusestro kaj profesoro.

István Párkai naskiĝis la 30-an de junio 1928 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Párkai frekventis Muzikakademionn inter 1938-1955 en Budapeŝto, kie li lernis pianludon kaj dirigentadon. Poste tuj li ekinstruis en la Muzikakademio. En 1963 li fondis Ĉambrokoruson Franz Liszt, kiun li estris 3 jardekojn. La koruso kantis en Eŭropo kaj Usono de György Ligeti, Henry Purcell, Christoph Willibald Gluck. La koruso ricevis premiojn en diversaj konkursoj. István Párkai verkis lernolibron pri dirigentado de korusoj. Li ricevis premion Kossuth en 2007, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]