István Csáky (diplomato)
Aspekto
István Csáky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1894 en Sighișoara |
Morto | 27-an de januaro 1941 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Toksiĝo |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Zsigmond Csáky (en) |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto |
István CSÁKY [ĉAki] hungara diplomato, ministro. Li naskiĝis en Uncsukfalva aŭ Ŝegeŝvaro la 18-an de julio 1894 kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de januaro 1941.
Kariero
[redakti | redakti fonton]István Csáky, grafo studis en konsullernejo de Vieno, finis juron en Budapeŝto. Li estis ministro por eksteraj aferoj, inter 10-a de decembro 1938 kaj sia morto, en registaroj de Géza Imrédy, poste en Teleki. Li havis gravan rolon en preparigo de aliĝo al Kontraŭkominterna Paktumo (23-a de januaro 1939), en la Dua Viena Arbitracio (30-a de aŭgusto 1940) en la tripotenca kontrakto (20-a de novembro 1940). Li estis senkondiĉa adepto de la germana kaj itala eksteraj politikoj. Li subskribis la 12-an de decembro 1940 en Belgrado la jugoslavan-hungaran amikan kontrakton.