István Fischer
István Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 21-an de oktobro 1754 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Bacskó |
Morto | la 4-an de julio 1822 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1782–) romkatolika diakono (1780–) |
Barono István Fischer [iŝtvAn fiŝer], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fischer István estis hungara pastro, kanoniko, abato, episkopo, ĉefepiskopo. Lia nobela antaŭnomo estis nagyszalatnyai [nadjsalatnjai].
István Fischer[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1754 en Bacskó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bačkov (distrikto Trebišov) en Slovakio), li mortis la 4-an de julio 1822 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Fischer lernis en pluraj urboj, poste li akiris filozofian kaj teologian diplomojn kun doktoriĝo en germana-hungara kolegio en Romo en 1781. Hejmenveninta li estis pastro en Eger, post 3 jaroj li estis altrangigita kanoniko, baldaŭ li estis abato aŭ li havis diversajn ekleziajn postenojn. Oni fondis novan diocezon en Szatmár en 1804, kies unua episkopo estis Fischer mem. Post 3 jaroj li reiris al Eger, kie li estis ĉefepiskopo, samtempe departementestro. Li estis entombigita en Baziliko-ĉefkatedralo de Eger.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Dictio… occasione installationis seren. principis regii Caroli Ambrosii... (1808)
- Intés Eger városához a tűzoltás iránt. (1811)
- Rituale Agriense, seu formula agendorum in administratione sacramentorum... (1815)
- Collectio pastoralium et circularium litterarum ad venerabilem clerum dioecesis... (1823)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun bildo
- biografio hungare
- aprezo
- biografio hungare
- katolika leksikono (legebla en la 2-a alineo)