István Pál Vallasek
Aspekto
István Pál Vallasek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de julio 1946 (78-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Liceul Brassai (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Márta Vallasek (en) |
Infano | Júlia Vallasek |
Okupo | |
Okupo | fizikisto ekonomikisto universitata instruisto |
István Pál Vallasek [iŝtvAn valaŝek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vallasek István Pál estis rumania hungara fizikisto, altlerneja instruisto. Lia filino estis Júlia Vallasek.
István Pál Vallasek[1] naskiĝis la 12-an de julio 1946 en Cluj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Pál Vallasek apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en liceo en sia naskiĝurbo en 1964, poste li akiris fizikistan diplomon en Universitatea Babeș-Bolyai en 1970, baldaŭ ekonomian diplomon en 1984, fine inĝenieran diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1994. Post la unua diplomo li instruis jaron en liceo de Turda, poste li laboris en instituto en Cluj. Ekde 2001 li instruis en Transilvania Hungara Universitato Sapientia. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Az abszolút zéró fok felé. Az alacsony hőmérsékletek fizikájának rövid áttekintése. (1977)
- Florica Sergiu: Az elektronikus robot (tradukisto, 1977)
- Conversia energiei – tehnici neconvenţionale (kunaŭtoro, monografio, 1986)
- Mezőgazdasági technológiák (2002)
- A Kárpát-medence ásvány- és gyógyvizei (kunaŭtoro, monografio, 2013)