István Szombati-Szabó
István Szombati-Szabó | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1888 en Debrecen | |
Morto | 3-an de julio 1934 (46-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto poeto tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István SZOMBATI-SZABÓ [sombati-sabO] hungara/rumania hungara poeto, tradukisto naskita en Debreceno la 1-an de januaro 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de julio 1934.
Kariero
[redakti | redakti fonton]István Szombati-Szabó pristudis teologion en Debreceno, poste en 1912–13 en Edinburgo kaj Aberdeen. Inter 1906–1909 li estis interna kunlaboranto de Theologus Közlöny. Post la unua mondmilito li estis pastro en Resicabánya, poste en Lugoj. Li estis organizinto de Országos Magyar Párt, direktora ano de Károli Gáspár Irodalmi Társaság, kunulredaktoro de Reformátusok Lapja, ĉefkunlaboranto de Napkelet (1920–30). Li estis ano de Arany János Társaság de Temeŝvaro, de Kemény Zsigmond Társaság de Târgu Mureș, de Verkista laborkomunumo Helikon. De 1933 li aliĝis al interna opozicio de Helikon, Erdélyi Magyar Írói Rend
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Pirkadatkor (poemoj, Debrecen, 1908); Szomorú füzek alján (poemoj, Ferenc Nagy kaj György Simonka, samloke. 1909); A halál parkja (poemoj, Bp. 1915); A halál szérűjén (imádságok hősi halált halt katonák koporsója felett, sl. 1916); Éljen a király (harctéri beszéd királykoronázáskor, Debrecen 1917); Ó, seregek Istene (egyházi beszédek és imádságok háború idején, Bp. 1917); Életem (poemoj, Kv. 1922); Régi japán költők (tradukaĵoj el japan liro de VIII–X. jardentoj, sl. 1923); Lavinák éneke. I–II. (poemoj, Lugos 1924–25); Hazajáró lélek (poemoj, Nv. 1935); Összegyűjtött versek (Red., István Higyed, Tv. 2003); Hátrahagyott írások (en aldono liaj eklezihistoriaj studaĵoj. Red., István Higyed, sl. 2005).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Romániaia magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine