István Zadravecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Zadravecz
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1884 (1884-06-20)
en Čakovec
Morto 13-an de novembro 1965 (1965-11-13) (81-jaraĝa)
en Zsámbék
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

István Zadravecz [iŝtvAn zadravec], (konata ekde 1935 István János Uzdóczy-Zadravecz) [jAnoŝ uzdOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo (Uzdóczy)-Zadravecz István estis hungara pastro, episkopo, monaĥo.

István Zadravecz [1] naskiĝis la 20-an de junio 1884 en Hungara reĝlando en Csáktornya (nuntempa Čakovec en Kroatio). Li mortis la 13-an de novembro 1965 en Zsámbék.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Zadravecz aliĝis al ordeno jam en 1898. Li doktoriĝis en Romo, en 1907 li pastriĝis (same en Romo). Ekde 1908 li instruis teologion en Baja, ekde 1911 en Gyöngyös. Inter 1914 kaj 1920 li estis monaĥestro en Szeged. Post falo de Aŭstrio-Hungario li apogis politikan movadon de Miklós Horthy, samtempe li akre kritikis la Hungaran Sovetrespublikon. En 1920 li estis nomumita titulara episkopo. En la sekvaj jaroj li vizitis la hungarajn migrantojn en Usono. En 1925 li estis akuzita en partopreno de produktado de falsaj monoj, sed la juĝejo ne trovis pruvojn. Spite tion en 1927 li abdikis pri la episkopeco, li vivis en monaĥejo en Budapeŝto, foje li gvidis pilgrimvojaĝon al la Sankta Tero. En 1939 li rifuzis esti denove episkopo. Dum la nazia erao li partoprenis en savado de judoj, tamen post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je malliberejo 2 jarojn. Ekde 1951 li estis deportita al malgrandaj vilaĝoj. Lia tombo troviĝas en Franciskana preĝejo Sankta Anna (Esztergom).

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Egyházi szónoklattan (1913) - retorika lernolibro
  • Kapisztrán (1920) - teatraĵo (prezentita en la sekva jaro)
  • A Szentföld (La Sankta Tero), (1931)
  • Az istenjárta város (1944)
  • Páter Z. titkos naplója (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]