Isztimér

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Isztimér [istimEr], germane Stimmersdorf estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Mór.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas ĉe montaro Bakony (Bakonj), fine de sakovojo el Gúttamási. Várpalota troviĝas 12, Mór 13, Székesfehérvár 24, Zirc 30 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1193 en formo "Stamer". La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin. Ĝi iĝis opidumo inter 1792-1872. En 1946 la germanoj estis deportitaj al Germanio. En 1966 memstara vilaĝo Gúttamási aldoniĝis.

Ne tro for troviĝas ruinoj de fortikaĵo Csikling (ĉikling) kaj monto 470 m-ojn alta.