Ithkuil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ithkuil (propralingve Iţkuîl, esperante prononciĝas kiel Itkuilo) estas apriora lingvo kreita de John Quijada ekde 1978 kaj eldonita en 2004. Ĝi celas eviti ambiguecon en homa komunikado kaj maksimumigi koncizecon. La prononco kaj la gramatiko estas ege malsimplaj kaj ĝi ankaŭ havas propran fantazian alfabeton nomatan Içtaîl kun latina transskribo.

Estas 3600 bazaj radikoj el kiuj oni derivacias aliajn vortojn per logiko. Ekzemple, el radiko köl (diri) oni derivacias: köloikt (diri sekreton), kölqû (preĝi), kölëpt (mensogi), kölnâ (persvadulo), ktp.

La aŭtoro mem ne kapablas paroli la lingvon flue, sed pluraj homoj en Ukrainio kaj Rusio esprimis al li intencon lerni ĝin.[mankas fonto]

Priskribo de la lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Leksikono: la leksikono konsistas 3.600 radikoj havantaj po 2 aŭ 3 konsonantoj: ĉiu radiko povas esti modifata per malfacilegaj gramatikreguloj.
  • Fonemaro: Ithkuil havas komplikan fonemaron (65 konsonantoj kaj 17 vokaloj). Por okcidentlingvaj parolantoj povas esti malfacile prononci kelkajn sonojn.
  • Morfologio: Ithkuil estas ĉefe sinteza lingvo, kaj duagrade aglutina. La morfologio uzas ŝanĝiĝojn konsonantajn, vokalajn, akcentajn kaj tonajn kaj multajn afiksojn (antaŭafiksoj, postafiksoj, enafiksoj kaj interafiksoj).
Specimeno skribita per la alfabeto Içtaîl

Latina transskribo: Pull̀ uíqišx ma’wałg eřyaufënienˉ päţwïç aŭë’yaļt xne’wïļta’şui tua kit öllá yaqazmuiv li’yïrzişka’ p’amḿ aìlo’wëčča šu’yehtaş

IFA: [ˈpʊ́l̪l̩̪̀ ʊˈɪ́qɪ̀ʃx ˈmáʔwàɫ̪ɡ ɛʁjaʊ̯fɤˈn̪ɪ́ɛ́n̪ ˈpǽθwɯ̀ç aʊ̯ˈxɤ́ʔjàɬt xn̪ɛʔwiɬˈtáʔʂʊ̀ɪ̯ ˈt̪ʊ́à kɪ̂t̪ œl̪ˈːâ jaˈqázmʊ̀ɪ̯v l̪ɪʔjɯɾˈzɪ́ʂkàʔ pʼamˈm̩̂ aɪl̪ɔʔˈwɤ́tʃːà ʃʊʔˈjɛ́ɸt̪àʂ]

Esperanta traduko: Dum nia veturilo foriĝas de la grundo kaj plonĝas super la randon de la klifo al la valfondo, mi demandas min ĉu estas eble malpezigi ke mi kulpas (senkulpigi min) pro morala manko, malsukcesinte konservi taŭgan vojon laŭ la strato.

Pri tiu ĉi sono audio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]