Itinero Karlomagna
Itinero Karlomagna (france: Route Charlemagne) estas imagita migradopado en Akeno kiu prezentas gravajn historiajn lokojn.
Transnacia projekto
[redakti | redakti fonton]Fakte, Akeno estas nur la finstacio de la Itinero en la pli granda senco: Laŭplane ĝi konduku tra la sekvaj lokoj en Francio kaj Belgio: Nanteuil-le-Haudouin, Villers-Cotterêts, Soissons, Laon, Vervins, Hirson (Francio); Chimay, Couvin, Philippeville, Dinant, Liège (Belgio).
La projekto naskiĝis por prepari la 1200-an datrevenon de la morto de Karolo la Granda en 2014. Celiĝas kontakto al aliaj historiaj padoj en Eŭropo.
Stacio Akeno
[redakti | redakti fonton]La itinero unuigas gravajn lokojn el la historio kaj montras al la futuro. Centre de ĝi estas la iama palatina komplekso de Karolo la Granda kun Katschhof, urbodomo kaj katedralo kiel ĝis nun videblaj spuroj de loko, kiu estis la kerno de la Sankta Romia Regno.
Akeno estas urbo historia, universitata, eŭropa. Tiuj gvidlinioj kaj aliaj kiel religio, potenco, ekonomio kaj amaskomunikikloj prezentiĝas sur la itinero per jenaj konstruaĵoj kaj lokoj (elekto):
- Internacia Gazetara Muzeo
- Katedralo de Akeno
- Urbodomo de Akeno
- Katschhof
- Haus Löwenstein
- Couven-muzeo
- Akso de la Sciencoj
- SuperC de la Universitato de Akeno
- Eliza-fontano kaj Eliza-ĝardeno