Iván Altomáré
Etoso
Iván Altomáré | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de junio 1894 en Szentendre |
Morto | 23-an de julio 1976 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 12/1-1-78 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politikisto |
Iván Altomáré (laŭ hungarlingve kutima nomordo Altomáré Iván) estis hungara politikisto, ministro, ekonomikisto.
Iván Altomáré [1] naskiĝis la 16-an de junio 1894 en Szentendre. Li mortis la 23-an de julio 1976 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iván Altomáré frekventis mezlernejon, poste li estis oficisto. Li batalis dum la 1-a mondmilito, sed en 1915 li militkaptitiĝis. En 1917 li aliĝis al komunistoj en Rusio, poste al Ruĝa Gvardio, same al Ruĝa Armeo. Li vundiĝis, tial li forlasis la batalejojn. Ekde 1926 li havis diversajn industriajn postenojn. Li frekventis ekonomian akademion en Moskvo. Li hejmenvenis en 1948 kiel komunisto. Post industriaj postenoj li estis nomumita subministro en 1951, poste li estis ministro ĝis la pensiuliĝo en 1956.