Iván Herczeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Herczeg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1954 (1954-09-25) (69-jaraĝa)
en nekonata valoro
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • komputosciencisto • universitata instruisto
vdr

Iván Herczeg [herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczeg Iván estas hungara kajakisto, mondĉampiono, informadikisto, altlerneja instruisto.

Iván Herczeg[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Herczeg akiris inĝenieran diplomon en altlernejo en 1983, baldaŭ li laboris ĉe bankoj kiel informadikisto. Inter 2008-2018 li prelegis en Universitato Semmelweis. Li edziĝis en 1976, lia edzino naskis kvarfoje. Li pensiuliĝis en 2019.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Iván Herczeg ekde 1967 estis kajakisto en sportklubo de centra sporta lernejo, baldaŭ en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Jam ekde 1969 li venkis en signifaj junularaj konkursoj. Li estis hungara ĉampiono dufoje en 1976 kaj 1977 duope, respektive kvarope. Li estis mondĉampiono en 1975 stafete en distanco 500 m. En la sama jaro li jam estis ankaŭ hungara ĉampiono. Dum la vintraj sezonoj li estis karateisto. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1981.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]