Iván Mättig Catalán
Iván Mättig Catalán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1942 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Iván Mättig Catalán estas ĉilia esperantisto. Ekde la jaro 1977 li estis la unua prezidanto de Ĉilia Esperanto-Asocio. En tiu funkcio li akompanis la oficialigon de la asocio en 1978, kaj la agnoskiĝon kiel Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio unu jaron poste. Hector Campos Grez sekvis lin.
Iván Mättig Catalán verkis perkorespondan kurson, per kiu multaj personoj lernis Esperanton en Ĉilio antaǔ la interreta erao, eĉ hodiaǔ kelkaj el siaj lernantoj aktivas en la landa Esperanto-movado, kiel Héctor Campos.