Iván Szkok
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Iván Szkok | |
---|---|
![]() Iván Szkok | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1944 (75-jara) en Szombathely |
Profesio | |
Profesio | skulptisto |
TTT | |
Retejo | http://szkokivan.hu/Kezdolap |
Iván Szkok [skok], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szkok Iván estas abstraktisma hungara pentristo, skulptisto (vere pentristoskulptisto).
Iván Szkok [1] naskiĝis la 19-an de junio 1944 en Szombathely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Iván Szkok akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1970. Liaj plej gravaj instruistoj estis György Kádár kaj József Somogyi. Inter 1971 kaj 1974 li havis stipendion. Laŭ lia membiografio lian ekspozicion en 1974 vizitis 30 mil da interesantoj. Liaj artaĵoj estas plene individuaj, li unuigis la pentradon kaj la skulptadon. Li kreas pentritajn skulptaĵojn kaj reliefantajn pentraĵojn.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1970, 1976, 1982, 1988, 1999)
- Arthalo Budapeŝto (1974)
- Szeged (1975)
- Houston (1989)
- Visegrád (1998)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Repkényleveles akt
- Pipacsmező
- Csendélet