Ivano la Terura (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ivan la Terura (filmo))
Ivano la Terura
filmo
Originala titolo Иван Грозный
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 20 jan. 1945, 1944
Ĝenro historifilmo
Kameraado Eduard Tisse, Andrei Moskvin
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Scenaro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Loko de rakonto Moskvo
Muziko de Sergej Prokofjev
Rolantoj Nikolay Cherkasov • Serafima Birman • Pavel Kadochnikov • Miĥail Ĵarov • Amvrosy Buchma • Mikhail Kuznetsov • Lyudmila Tselikovskaya • Mikhail Nazvanov • Andrei Abrikosov • Aleksandr Mgebrov • Vladimir Balashov • Pavel Massalsky • Ada Wójcik • Vsevolod Pudovkin • Maxim Mikhailov • Sergej Stolarov • Georgi Yumatov • Tatyana Pankova • Vyacheslav Gostinsky • Konstantin Sorokin • Anel Sudakevich • Semyon Timoshenko • Vladimir Uralsky • Georgy Gumilevsky • Oleg Zhakov • Leonid Kosmatov • Mikhail Romm • Andrey Petrov • Naum Rogozhin • Aleksandr Rumnev • Boris Zhukovsky • Vladimir Zeldin • Noy Avaliani • Georgy Vitsin
Produktinta firmao Mosfilm
IMDb
vdr

Ivano la Terura (ruse Иван Грозный, Ivan Grozniy) estas duparta historia eposa filmo pri la caro Ivano la 4-a de Rusio mendita de la soveta estro Jozefo Stalino, kiu admiris lin kaj identiĝis kun Ivano, verkita kaj reĝisorita de la kinisto Sergej Eisenstein. La parto 1a estis publikigita en 1944; tamen, la parto 2a ne estis publikigita ĝis 1958, ĉar ĝi estis malpermesita pro ordono de Stalino, kiu iĝis aludita de la ties priskribo de Ivano. Eisenstein estis disvolviginta la scenaron por plenumi trian parton por finigi la historion sed, pro la malpermeso de la parto 2a, la filmado de la parto 3a estis haltigita; post la morto de Eisenstein en 1948, kio estis kompletigita estis detruita.

Genezo[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito, kiam la germana armeo alproksimiĝis al Moskvo, Eisenstein estis unu el multaj moskvaj kinfarantoj kiuj estis translokigitaj al Alma Ato, en la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko. Tie, Eisenstein unue konsideris la ideon filmi pri la caro Ivano la 4-a, alinome Ivano la Terura, kiun Jozefo Stalino admiris kiel sama tipo de brila, decida, sukcesa estro kiel Stalino mem konsideris sin.[1] Konscia de la intereso de Eisenstein en projekto pri Ivano, Stalino ordonis la filmadon kun Eisenstein kiel aŭtoro-reĝisoro.

Stalino kaj Eisenstein renkontiĝis fine de Februaro 1947 pri Ivano la Terura Parto 2a kaj la neniam kompletigita Parto 3a.[2]

La muziko estis verko de Sergej Prokofjev, nome Ivano la Terura.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perrie, Maureen. The Cult of Ivan the Terrible in Stalin's Russia (Studies in Russian and Eastern European History and Society) . New York: Palgrave, 2001 (kopio, ISBN 0-333-65684-9).
  2. Stalin: The Discussion with Sergei Eisenstein. Alirita 2016-02-06.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eisenstein, Mikhaiilovich, Sergeii et al. The Film Sense. San Diego: Harcourt Brace Jovanovich, 1975. ISBN 978-0-15-630935-6
  • Eisenstein, Sergei kaj Jay Leyda. Film Form. San Diego: Harcourt Brace Jovanovich, 1949. ISBN 0-15-630920-3
  • Ejzenstejn, Sergej et al. The Eisenstein Reader. London: British Film Institute, 1998. ISBN 0-85170-675-4
  • Neuberger, Joan. Ivan the Terrible. London: I.B. Tauris, 2003.
  • Nesbet, Anne. Savage Junctures: Sergei Eisenstein and the Shape of Thinking. City: I.B.Tauris, 2003. ISBN 978-1-85043-330-9
  • Minturn, Neil. The Music of Sergei Prokofiev. New Haven: Yale University Press, 1997. ISBN 0-300-06366-0
  • Thompson, Kristin. Eisenstein's "Ivan the Terrible": A Neoformalist Analysis. Princeton: Princeton University Press, 1981. ISBN 0-69110-120-5
  • Tsivian, Yuri. Ivan the Terrible. London: B.F.I. Publishing, 2002. ISBN 0-85170-834-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]