Iván Hindy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Hindy
Iván Hindy
Iván Hindy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1890 (1890-06-28)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aŭgusto 1946 (1946-08-29) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Zoltán Hindy
Okupo
Okupo militisto
vdr

Iván Hindy [hindi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hindy Iván estis hungara oficiro, kolonelo, akademia instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kishindi [kiŝhindi], lia frato estis Zoltán Hindy.

Iván Hindy[1] naskiĝis la 28-an de junio 1890 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Hindy frekventis armean lernejon en Kassa, poste li estis profesia soldato. Li akiris la rangon leŭtenanto en 1912. Li batalis dum la 1-a mondmilito, fine li estis kapitano kaj plurfoje li ricevis signifajn armeajn premiojn aŭ medalojn. Dum la Hungara Sovetrespubliko li interrompis la servadon, sed poste li revenis al la armeo. Inter 1933-1939 li instruis en la militakademio, poste li ricevis statuson ĉe la armeo. Li partoprenis ankaŭ en la 2-a mondmilito, li ne plenumis ordonon de Miklós Horthy pri la kapitulaco kaj li kunlaboris kun la nazioj. Ferenc Szálasi levis lin ĉefdefendanto dum sieĝo de Budapeŝto. Li estis kaptita fare de Ruĝa Armeo kaj militkaptito (1945-1946), poste la hungara tujjuĝejo kondamnis lin je morto. Li havis edzinon. Laŭ historiistoj lia peko estis la neplenumo de Horthy-ordono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]