Zoltán Hindy
Zoltán Hindy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1880 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de majo 1951 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 15-1-544 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1903) |
Familio | |
Frat(in)o | Iván Hindy |
Okupo | |
Okupo | juristo politikisto |
Zoltán Hindy [hindi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hindy Zoltán estis hungara oficisto, advokato, parlamenta deputito. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagy kaj kishindi, lia frato estis Iván Hindy.
Zoltán Hindy[1] naskiĝis la 17-an de majo 1880 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de majo 1951 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Hindy maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1903, post 2 jaroj ankaŭ advokatan diplomon. Dum la studentaj jaroj li kontribuis en gazetoj kaj estis tre aktiva en junularaj organizaĵoj. inter 1903-1917 li estis ŝtata oficisto, poste parlamentano. En 1918 li malfermis advokatan atelieron. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita pli ol monaton. En la sekvaj jaroj li estis fama advokato kun sukcesoj. Inter 1928 kaj 1943 li havis altajn postenojn en la pensiasekura instituto, poste li instruis 2 lernojarojn en Hungara Reĝa Teknikuniversitato József. Ŝajnas, en 1945 li denove estis arestita.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- H. Z. képviselőjelölt programbeszéde. – H. Z. beszéde a közszolgálati alkalmazottak háborús segítéséről szóló törvényjavaslathoz. (1917)
- Prohászka Ottokár (1928)
- Igyekezzünk magyarul írni! Egy kis kontárkodás. (1938)
- Részletek a magyar sajtójogból (1941)
- A MABI székháza (kunaŭtoro, 1944)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a alineo)