Iksoro
Iksoro | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ixora coccinea
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Ixora coccinea L. | ||||||||||
Specioj
| ||||||||||
ĉirkaŭ 562, vidu tekston | ||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Iksoro (Ixora) estas genro de Florplanto en la familio Rubiacoj (Rubiaceae). Ĝi estas la sola genro en la tribo Iksoreo. Ĝi konsistas el tropikaj ĉiamverdaj arboj kaj arbedoj kaj enhavas ĉirkaŭ 562 speciojn.[1] Kvankam apartenanta al la tropikaj kaj subtropikaj areoj tra la mondo, ĝia centro de diverseco estas en tropika Azio. Iksoro ankaŭ kreskas ofte en subtropikaj klimatoj en Usono, kiel Florido, kie ĝi estas ofte konata kiel West Indian jasmine. La plantoj posedas ledecajn foliojn, longajn de 7 ĝis 15 cm (3-6 coloj) kaj somere produktas grandajn aretojn da etaj diverskoloraj floroj. Membroj de Iksoro preferas acidan grundon, kaj estas taŭga elekto por bonsajo. Ĝi ankaŭ estas populara elekto por heĝoj en partoj de Sudorienta Azio kaj en urbaj ĝardenoj en Brazilo. En tropikaj klimatoj ili floras tutjare kaj estas ofte uzataj en hindua kultado, same kiel en ajurvedo kaj Hinda popola medicino.
Elektitaj specioj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Whitish pink Ixora
-
Pink orange ixora
-
White Ixora
-
White Ixora
-
Young Ixora seeds
-
Ripe Ixora seeds (red ones)
-
Red mini Ixora
-
Pink mini ixora
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The World Checklist of Rubiaceae. Alirita 16a de Novembro 2017 .
Taksonidentigiloj |
|
---|
Fonto
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ixora en la angla Vikipedio.
Kategorioj : Iksoro; Genroj el Rubiacoj; Taksono nomita de Karlo Lineo; Iksoroideoj