Izidor Fröhlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izidor Fröhlich
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1852 (1852-12-23)
en Peŝto
Morto 24-an de januaro 1931 (1931-01-24) (78-jaraĝa)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Róbert Fröhlich
Okupo
Okupo fizikisto • universitata instruisto
vdr

Izidor Fröhlich [froliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fröhlich Izidor, malofte Frőlich Izidor estis hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1891). Lia frato estis Róbert Fröhlich.

Izidor Fröhlich

Izidor Fröhlich [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1853 en Pest (urbo). Li mortis la 24-an de januaro 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Izidor Fröhlich frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li lernis precipe de Ányos Jedlik, Loránd Eötvös, Károly Than. Helpe de stipendio poste li plulernis en Berlino. Hejmenveninta li ekinstruis en universitato de Budapeŝto, kie li baldaŭe akiris la rangon rektoro. Li emeritiĝis en 1928. Li okupiĝis ĉefe pri elektrodinamiko kaj lumo. Li verkis artikolojn por fakrevuo Matematikai és Fizikai Lapok. Li ricevis premion de MTA.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kinematika (1892)
  • Dinamika (1896)

Fontoj[redakti | redakti fonton]