Saltu al enhavo

J'embrasse pas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J'embrasse pas
filmo
Originala titolo J'embrasse pas
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1991, 23 jul. 1992
Ĝenro filma dramo, samseksemeca filmo
Kameraado Thierry Arbogast
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Jacques-Éric Strauss
Scenaro André Téchiné • Michel Grisolia
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Manuel Blanc • Philippe Noiret • Emmanuelle Béart • Grégory Herpe • Hélène Vincent • Ivan Desny • Jean-Christophe Bouvet • Michèle Moretti • Nathalie Schmidt • Paulette Bouvet • Philippe Adam • Raphaëline Goupilleau • Roschdy Zem
Produktinta firmao BAC Films
IMDb
vdr

J'embrasse pas (Mi ne kisas) estas franca drama filmo de 1991, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulis Philippe Noiret, Emmanuelle Béart, Manuel Blanc kaj Hélène Vincent.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pierre venas el sia regiono en Pireneoj klopode al kinkariero en Parizo. Lia nura kontakto estas vartistino trafita en Lourdes, kiu svage invitis lin veni en Parizo. Ŝi ne povas gastigi lin sed trovas por li postenon de kuirlavisto en hospitalo. Tie li renkontas Saïd kiu konatigas lin kun paro de aĝaj samseksemuloj. Tiel li malkovras iom post iom la etoson de la prostituo, kaj vira kaj virina. Ĉar li ne kapablas sukcesi en kursoj por aktorlernado, li finfine falas en la mondo de vira prostituo, en kiu li foje diras J'embrasse pas (Mi ne kisas).

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj rolularo

[redakti | redakti fonton]
  • Manuel Blanc : Pierre Lacaze
  • Philippe Noiret : Romain
  • Emmanuelle Béart : Ingrid
  • Hélène Vincent : Evelyne
  • Ivan Desny : Dimitri
  • Christophe Bernard : prostituestro
  • Roschdy Zem : Saïd
  • Raphaëline Goupilleau : Mireille
  • Michèle Moretti : teatra instruisto
  • Philippe Adam : teatra instruisto
  • Jean-Christophe Bouvet : prostitukliento
  • Paulette Bouvet : la patrino de Evelyne
  • Nathalie Schmidt : Marguerite, helpistino de Romain
  • Grégory Herpe : studento

Pri la filmo

[redakti | redakti fonton]

La filmo estas inspirita de la vivo de la aktoro kaj reĝisoro Jacques Nolot, kunscenaristo de la filmo. Li estis konatiĝinta kun Roland Barthes, kiu iom inspiris la rolulon de Romain, ludita de Philippe Noiret. La rolulo de Ingrid estis inspirita de tiu de Loulou, filmo de Georg Wilhelm Pabst de 1929.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo J'embrasse pas en la franca Vikipedio.