Ján Abrahamffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Abrahamffy
Persona informo
Naskiĝo en 1662
en Neustadt an der Waag (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 16-an de aprilo 1728
en Skalitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj slovakalatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo verkisto • teologo • predikisto • poeto
vdr

Ján Abrahamffy [abrahamfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ábrahamffy János estis hungaria slovaka katolika pastro, franciskano, aŭtoro de la unua presita slovaka katolika preĝlibro.

Ján Abrahamffy[1] naskiĝis en 1662 en Neustadt an der Waag (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Nové Mesto nad Váhom en Slovakio), li mortis la 16-an de aprilo 1728 en Skalitz (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Skalica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ján Abrahamffy akiris sian bakalaŭran diplomon pri filozofio en Jezuita Universitato de Nagyszombat en 1680. Post 2 jaroj li estis sekulara pastro (komprenu: predikisto). En 1684 li aliĝis al la franciskanoj. Li kompletigis sian filozofian edukadon en Skalitz (1685 - 1686), Ungarisch Hradisch (1687-1688) kaj Freistadt (1689), poste li estis franciskana predikisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Knižka modliteb nábožných (libro de religiaj preĝoj, 1693)
  • Holocaustum quotidianum (1695)
  • zbierka žalmov Žaltář (psalmaro, 1697)
  • protireformátorský polemický spis Fakule hořící (kontraŭreforma polemika verko, 1700)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]