János (monaĥo)
Etoso
János | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a jarcento en Hungara reĝlando |
Morto | 16-a jarcento? en Hungara reĝlando |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
János [jAnoŝ] estis hungara franciskana monaĥo, kiu laŭ la nuntempa klasifiko estus arkitekto.
János[1] naskiĝis en la 15-a jarcento en Hungara reĝlando, li mortis supozeble en la 16-a jarcento.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko en Hungara reĝlando la franciskanaj monaĥoj okupiĝis ankaŭ pri konstruadoj de kirkoj kaj monaĥejoj. Inter ili János estis tiu, kies nomo jam estas konata. La hungaraj arkitektoj aprezas lin, kiel la unua hungara arkitekto. En 1490 Matiaso la 1-a (Hungario) fondis preĝejon en Kolozsvár por la franciskanoj, poste li sendis Johanon el Visegrád al Kolozsvár por gvidi la konstruadon. 3 gravaj preĝejoj de János postrestis kaj nuntempe estas videblaj.
Liaj preĝejoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Maria de la Neĝo (Szeged)
- nun jam Kalvinana preĝejo (Nyírbátor)
- nun jam Kalvinana katedralo (Kolozsvár)